Matematika biologio

Matematika biologioBiomatematiko estas scienca fako interdisĉiplina de esplorado kun vario de aplikaĵoj. Ĝi estas nomata ofte Teoria biologio. Tiu koncentriĝas pli en la disvolvigo de teoriaj principoj por la biologio dum la matematika biologio en la uzado de matematikaj sistemoj por studi biologiajn sistemojn, kvankam ambaŭ terminoj estas ofte interŝanĝataj. La matematika biologio havas kiel celo la matematikajn reprezenton, traktadon kaj modeladon de biologiaj procezoj, uzante teknikojn kaj ilojn de la aplika matematiko. Ĝi havas kaj praktikajn kaj teoriajn aplikaĵojn en la biologia, biomedicina kaj bioteknologia esplorado. Priskribante sistemojn laŭ kvantitativa maniero, ties konduto povas esti plej bone ŝajnigita, kaj tiele ties proprecoj povas esti antaŭdiritaj ĉar ili povas ne esti evidentaj por la esploristo. Tio postulas matematikajn modelojn tre precizajn.

Pro la granda diverseco de specifica sciaro implikita, la biomatematika esplorado ofte estas farita kunlabore inter matematikistoj, fizikistoj, biologoj, zoologoj, kemiistoj kaj fiziologoj, inter aliaj sciencistoj kaj fakuloj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search